Suna Zono

Suna Zono
geografia regiono
U.S. region [+]

LandoUsono
- koordinatoj32° 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ U (mapo)32-100Koordinatoj: 32° 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ U (mapo)


Suna Zono (Usono)
Suna Zono (Usono)
DEC

Map
Suna Zono
vdr

La Suna Zono (angle Sun Belt) estas regiono de Usono ĝenerale konsiderata etenda tra sudo kaj sudokcidento (la geografia suda Usono). Alia proksimuma limo de la regiono estas la areo sude de la 36a paralelo, norda latitudo. Ĉefa difina karaktero de la Suna Zono estas sia varma-temperata klimato kun ampleksaj someroj kaj mallongaj, relative mildaj vintroj; Florido, la Golfa Marbordo, kaj suda Teksaso, tamen, havas veran subtropikan klimaton.

La Suna Zono spertis substancan populacikreskon ekde la 1960-aj jaroj pro eksplodo de alveno de enmigrintoj, kaj leĝaj kaj kontraŭleĝaj, ekapero de bebokresko, kaj allogo de milda vintra klimato. Tiu populacikresko estis malpli substanca en Luiziano, Misisipio, kaj Alabamo kompare kun ties okcidentaj kaj orientaj najbaraj ŝtatoj. Ankaŭ, dum la pasintaj kelkaj jardekoj, klimatizilo faciligis eviton de varmo fare de homoj en partoj de la regiono dum somero. Malfacilaĵoj en liverado de akvo iĝas komuna problemo en la regiono.[1][2]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-22. Alirita 2012-10-07.
  2. Woods, Michael, "Desert-Like Conditions Hurt Sun Belt", 18 January 1981. , represita de Google News Archive

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne